Esperanto en la "Malgranda landa ĝardeno-ekspozicio - naturo en la urbo"

www.esperanto-pfaffenhofen.de
www.gartenschau-pfaffenhofen.de

Ĉu vi jam kisis kakton ?
Ĉu vi jam flaris okulravaĵon ?
Ĉu vi jam vidis ruĝetverdan flavviolon ?
Ĉu vi jam vidis lupolplanton de supre ?
Ĉu iam jam 1 miliono da herbotigoj tikladis viajn piedojn ?
Ĉu vi jam vidis dancadon de buntaj papilioj ?

Venu al Pfaffenhofen ĉe rivero Ilm kaj vizitu la "malgrandan landan ĝardeno-ekspozicion" "naturo en la urbo" okazonta inter 24a de majo kaj 20a de aῠgusto 2017.
Pli ol 1000 kulturaj, naturaj kaj instruaj aranĝoj atendos vin.
La Esperanto-lingvoklubo de Pfaffenhofen ne nur estas sponsoro, sed ankaῠ kontribuonto al la "lernejo en la naturo". Ĝis nun jam 5 klasoj kun pli ol 120 gelernantoj, ĉiuj el lernejoj de Pfaffenhofen, anoncis sin al la ofertoj de la Esperanto-lingvoklubo. En la „lernejo en la verdo“ ankaῠ staras nia arbo kun la botanika nomo „Prunus Avium Plena“.

La Esperanto-lingvoklubo de Pfaffenhofen invitas vin al Esperanto-kunveno je sabato la 27an de majo 2017 en Pfaffenhofen. Atendos vin Esperantlingva gvido tra la urbo kaj komuna vizito al la 4 arealoj de la ekspozicio.
Detalojn kun ĉiuj datoj, datumoj vi trovos en nia hejmpaĝo http://esperanto-pfaffenhofen.de/?page_id=71
Atentu bv. La limdato por la aliĝo estas 14a de majo 2017

Bonvenas kaj salutas vin

Franz Knöferl kaj la membroj de la Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen

Autor:

Esperanto-Sprachklub Pfaffenhofen aus Pfaffenhofen

following

Sie möchten diesem Profil folgen?

Verpassen Sie nicht die neuesten Inhalte von diesem Profil: Melden Sie sich an, um neuen Inhalten von Profilen und Orten in Ihrem persönlichen Feed zu folgen.

Eine/r folgt diesem Profil

Kommentare

online discussion

Sie möchten kommentieren?

Sie möchten zur Diskussion beitragen? Melden Sie sich an, um Kommentare zu verfassen.

add_content

Sie möchten selbst beitragen?

Melden Sie sich jetzt kostenlos an, um selbst mit eigenen Inhalten beizutragen.